Sosnowiec aktive...

 

 

Evoluon de sosnowiec’a sporto ebligas funkciantaj sur tereno de Sosnowiec organizaĵoj gvidantaj statutan agadon en sfero de fizika kulturo kaj sporto. En Sosnowiec funkcias aktuale ĉirkaŭ 60 kluboj kaj sportaj societoj, inkluzive kun la lernejaj sportaj kluboj kaj ankaŭ kun Pola Turisma-Landkona Societo kaj Pola Tatra Societo. Ili gvidas okupojn i.a. en sfero de: futbalpilko, retpilko, korbopilko, manpilko, rugbeo, skermado, leĝeratletiko, naĝado, kortoteniso, tabloteniso, karateo, ĵudo, ĵu-ĵitsuo, korpokulturado, glacihokeo, arta glitkurado. Ne sensignifa restas la fakto, ke en la urbo agadas du skoloj de sporta majstreco gvidantaj trejnadon en retpilko de knabinoj kaj en glacihokeo. Valoras ankah substreki, ke sur tereno de Sosnowiec aktive agadas organizaĵoj direktitaj je laboro kun handikapuloj. Ili interkonsentas kunlabore kun sosnowiec’a municipantoj multajn iniciatojn (integraj rajdoj, sportaj-rilaksaj aranĝoj, rehabilitaj okupoj) por personoj maljustigitaj de sorto, atentante , ke tiaj agadoj gravrolas terapie kaj integre.


Al popularigado de fizika aktiveco kaj sporto inter loĝantoj de Sosnowiec favoras ankaŭ riĉa sporta bazo. Ĝin (la bazon) konsistigas: stadionoj kaj sportaj haloj, teniskortoj, pilkoludejoj, korpoekzercejoj, basenoj, glacikampoj kaj atrakciaj rilaksaj terenoj kiel: „Stawiki” (lagetoj), „Balaton” (lago), „Leśna” (arbara), Tutjara Skicentro en „Środula”-parko. Funkciantaj sur tereno de Sosnowiec sportaj objektoj estas konstante plikonstruataj kaj modernigataj. Valoras ekmemori ekzemplon de Sporta-Spektakla Halo ĉe str. de Żeromski, kiu estis plikonstruita ĝis la skerma saloneto aŭ pri Popola Stadiono, kie aktuale astas finataj laboroj celantaj adaptigon de la stadiono al elitaj-teamaj postuloj. Investiciaj agadoj gvidataj estas i.a. sur objekto de Kovrita Naĝejo - „Żeromski”. Krome daŭras interparoloj kun reprezentantoj de Karbona Holdingo en Katowice kaj kun Kompanio por Restrukturado de Minejoj koncerne transprenon per urbo, stadionojn ĉe str. de Gałczyński kaj ĉe str. de Fratoj Mieroszewski. Konservado, ekspluatado kaj altigado de servoj kaj teknikaj postuloj koncerne al urbaj sportaj obiektoj postulas signifan financan elspezon. Tial el urba buĝeto oni asignas ĉiujare 3% da rimedoj por sporto kaj rilakso., ĉe kio en la kuranta jaro oni asignis ĝis 7%.

 

  • 26
  • Apriloo 2024Vendredo
Name day: Marcelin, Klarencjusz, Spycimir, Klet, Marzena
Weather forecast:
  • 11oCNow
  • 20oCTomorrow
  • 23oCDay after tomorrow