Historio de la Urbo

Sosnowiec kiel urbo povas sin laŭdi pri preskaŭ cent kelkjara historio (urborajtoj ekde 1902. jaro). Tamen mencio pri setlado sur ĉi terenoj estas pli malnovaj kaj retroiras tempon de la reĝa Piast-dinastio.
Unuaj dokumentoj pri Zagórze, situita en aktualaj administraj limoj de Sosnowiec, devenas el 1228 jaro. Same malnova estas najbara Klimontów. Laŭ plej malnowaj transdonoj, Klimontów estis vilaĝo posedita iam de kavaliro Klimunt. Dokumentoj el XIV. jarcento mencias tiaj vilaĝoj kiel: Milejowice kaj Pogonia (probable Litovaj Postkurantoj). 200 jarojn poste ni povas jam akiri informojn pri setlejo Mrowisko (Formikejo), kiu poste ŝanĝas nomon je Modrzejów (Larikejo) kaj Niwka (Kampeto).


Interesaj estas ankaŭ sortoj de plej malnova antikvaĵo en la urbo – Sielec’a Kastelo. Unuaj mencioj pri la konstruaĵo devenas el 1403. jaro. Jam en tiamaj tempoj sur loko de aktuala kastelo ekzistis mezjarcenta fortikaĵo. Bedaŭrinde, konserviĝis principe neniuj postsignoj.


Terenoj sur kiuj aktuale troviĝas Sosnowiec, eniris en konsiston de la Siewierz’a Reĝlando kaj estis propraĵo de sileziaj princoj, poste transiris sub regadon de krakovaj episkopoj. La teritorio en 1790. jaro estis enkorpigita al reĝaj teroj de Pola Krono. Post la tria dispartigo de Polujo setlejoj kosistigantaj tiam aktualan terenon de Sosnowiec troviĝis komence sub prusa regado, ekde 1807. jaro estis en Varsovia Reĝlando kaj fine post 1815. jaro estis enkorpigitaj en Polan Reĝlandon (sub rusa okupacio).


Dinamika disvolviĝo de Sosnowiec en XIX. jarcento estas ligita kun malkovro de riĉaj mineralaj tavoloj, antaŭ ĉio de la ŝtonkarbono kaj kun evoluo de la fervoja reto. En 1848. jaro en Maczki (proksime de Sosnowiec) oni konstruis fervojan stacidomon. Tiam la setlejo Maczki nomiĝis Granica, ĉar ĝi kuŝis ĉe limo de la du imperiaj okupantoj – rusa kaj aŭstra-hungara. En 1859. jaro sekva fervoja stacidomo estis fondita en centro de la estonta urbo Sosnowiec. Tiam oni konstruis vojobranĉon de la Varsovia-Viena Fervojo.


Disvolviĝo de la urbo en XIX. jarcento estis strikte ligita kun ĝia krudminerala bazo kaj kun ĝia ĉelima situiĝo. Unuaj ŝtonaj karbonminejoj fondiĝis ĉe komenco de la tiama jarcento. Ili estis: „Nadzieja Ludwika” (Espero de Ludoviko), „Maŭrycy” (Maŭricio), „Pogoń” (Litova Postkuro), „Ostra Górka” (Kruta Monteto), „Wiktor” (Viktoro-virnomo), „Szarlota” (Ŝarloto-virinnomo).


En 1882. jaro estis funkciigitaj zinkokofandejoj: „Anna”, „Ludwik” kaj „Milowice”. Poste estis fonditaj: zinka laminatejo „Emma” kaj fabriko de zinka oksido. Precipe dinamike evoluis la industrio ekde fino de sepdekaj jaroj de la XIX. jarcento. Fondiĝis tiaj entreprenoj kiel: “Hrabia Renard” – karbonminejo, kombillana ŝpinejo de H.Dietel, teksejoj de Schön-familio, “Fitzner kaj Gamper” - fabriko de vaporkaldronoj (1880), fera laminatejo de Hulczyński, ”Puszkin” – fandejo (1882), “Aleksander” – fandejo (1882), “Katarzyna” – fandejo (1883) kaj multaj aliaj.


Rapida disvolviĝo de vilaĝoj kaŭzis, ke loĝantoj kaj entreprenantoj klopodis ricevi urborajtojn. Dank’ al interveno de industriistoj la Gubernia Oficejo de Piotrków en 1885. jaro unuafoje direktis al Varsovia Generaka Gubernatoro la projekton fondigi urbon Sosnowiec. Nur post 17 jaroj pli poste, en junio 1902. jaro, caro Nikolao la II. ordonis per ukazo, ke: „... setlejon Sosnowice apartenanta al distrikto Będzin, de Piotrków-gubernio kun apudaj setlejoj, ekestintaj sur kortegaj terenoj de Gzichów kaj Sielec-bienejoj kaj kun vilaĝaj terenoj: Stary Sosnowiec, Pogoń, Ostra Górka, Kolonia Radocha kaj setlejo de Blumental el Niwka kune kun konvenaj partoj de la fervojaj varsovia-viena-grundoj, alinomigi je la urbo nedistrikta kun nomo Sosnowice. Gi ampleksis tiam 19 km2 kaj proksimume 60 mil da loĝantoj.


En la sama jaro alvenis la mondon plej fama poste loĝanto de la urbo – Jan Kiepura, unu el la plej mondfamaj tenoroj. Malgraŭ ke li ne loĝis longe en Sosnowiec, li neniam kontestis sian naskiĝlokon. Eĉ estinte ĉe zenito de sia fameco kaj populareco ĉiam ripetadis, ke li estas “knabo el Sosnowiec”.


Jam 12 jarojn post ricevo de urbaj rajtoj Sosnowiec nombris 118 mil da loĝantoj. Oni inkludis al ĝi sekvajn kvartalojn: Konstantynów kun Pekin kaj Środula, Milowice, Dębowa Góra, Modrzejów i dwór Zagórze. En 1953 jaro oni almetis sekvajn kvartalojn kiel: Niwka, Dańdówka, Bór, Bobrek kaj Jęzor. Finan teritorian formon la urbo ricevis en 1975 jaro, kiam estis almetitaj al ĝi ĉirkaŭaj urbetoj kiel: Kazimierz Górniczy kun Porąbka, Klimontów Maczki kaj Zagórze.


Urba blazono estis projektita de urba arkitekto Stefan Wyszewski (aŭ Byszewski), kiu (la blazono) en neŝanĝita formo funkcias ekde 1904. jaro.
Dinamika disvolviĝo de la urbo estis bremsigita de la Unua Mondmilito. Dum la militaj operacioj kaj okupacio dertuitaj estis multaj industriaj entreprenoj kaj minejoj. Sosnowiec’anoj tuj post liberiĝo aktive sin engaĝis en helpoakcion por loĝantoj de Silezio dum ĉiuj tri Ribeloj. Ĉi tie troviĝis postenoj de spionagentejoj, varbagentejoj kaj punktoj de armilo-, municio kaj instrumentara transĵetado. En Sosnowiec fondiĝis Helpo-Komitato por Suprasilezianoj, funkciis ribela stabo, hospitaloj kaj eĉ oni eldonis gazetaron.


Malgraŭ grandaj militaj difektoj kaj homperdoj, industrio sur la terenoj rapide leviĝis post la ruiniĝo. Fondiĝis ĉitempe multaj novaj entreprenoj kaj firmaoj. En 1927 jaro Sosnowiec estiĝis sidejo de la Industria-Komerca Ĉambro, laboroj ampleksis larĝan sferon de problemoj ekonomiaj, socialaj, juraj ktp.


Sekvajn dramecajn momentoj nia urbo travivis en1939. jaro. Germanoj enpaŝis Sosnowiec’on 4-an de septembro kaj jam ĉitage ekzekutis publike kaj unuope kelkdek personojn - polojn kaj judojn. En Środula-kvartalo estis organizita de hitleranoj, getto, al kiu estis transportitaj judoj el tuta Zagłębie. Post kelkaj jaroj de okupacio la Ruĝa Armeo liberigis la urbon 27-an de januaro 1945. jaro.
Tempo de milita kaj okupacio ne estis favora por la Sosnowiec. Tuj post liberigo loĝis en Sosnowiec nur 86 mil da personoj. Senprokraste post finiĝo de militaj operacioj oni aliris rekonstruon de la urbo kaj industriaj entreprenoj. Oni investis antau ĉio en pezan industrion, fondiĝadis minejoj fandejoj kaj kaj entreprenoj por maŝinkonstruado.


Kulminan evoluon la urbo travivadis en 70. jaroj de la pasinta jarcento. Tiam kiel unua sekretario de PZPR estis elektita sosnowiec’ano Edward Gierek. La kontraŭversia, por multaj historiistoj, figuro, estas alte taksata kaj rekonata en Zagłębie. En la sama tempo sur tereno de la urbo fondiĝis novaj domkvartaloj ekzemple en Zagórze kaj Środula. Rekonstruita estis komunikacia sistemo, kiu ĝis nun solvas komunikajn problemojn en la urbo, post 30 jaroj de iamaj investicioj, eĉ dum kulmina trafiko, en la urbocentro malofte ŝtopiĝas aŭtocirkulado.


Sekvan turnopunkton alportis komenco de la 90. jaroj de la XX. jarcento. Al Sosnowiec ĝi estas antaŭ ĉio formiĝo de forta distrikta municipo, restrukturo de ekonomio, privatizado de la entreprenoj, evoluigo de merkato kaj servoj. Kaŭze de konstitucia transformiĝo kaj enkonduko de konkurenca merkato, multaj industriaj branĉoj eniris ekonomian krizon. Multaj malmodernaj entreprenoj ĉesis ekzisti, ankaŭ estis fermitaj (pro politikaj kaŭzoj) kelkaj minejoj.
En tia situacio Sosnowiec devis ŝanĝi sian ekonomian aspekton. La urbo fariĝis plejparte servocentro, fondiĝas ankaŭ novaj modernaj entreprenoj. Favorigas tion inter alie kreita sur distrikta tereno en junio 1996, dank’ al peno de urba estraro, subsfero de Speciala Katowice’a Ekonomia Sfero.


Surbaze de la konstitucio el 5. de junio 1998. jaro, Sosnowiec ekde 1. de junio 1999. jaro estas denove urba distrikto.
Unu el la plej esencaj eventoj en historio de la urbo estis vizito de la Sankta Patro Johano Paŭlo la II. en junio 1999. jaro. La Papo renkontiĝis kun kelkcent mil da kredantoj el tuta Zagłębie, sur placo en mezo de la domkvartalo en Zagórze.


Ekde komenco de XXI. jarcento Sosnowiec radikale ŝanĝiĝas. Trakonstruo de la urbocentro kune kun fervoja stacidomo PKP estiĝis vizitkarto de Sosnowiec. Dank’ al la plej granda, ĝis hodiaŭ, distrikta investicio, la ĉefurbo de Zagłębie povas merite ĝui plezuron pro la plej bela kaj la plej moderna el inter urbocentroj en Pollando.
Evoluaj ŝanĝoj progresas, dank’ al tio komencis malatiĝi senlaboreco kaj tio signifas, ke la plej malfacilan transformiĝon Sosnoviec jam posthavas.

  • 7
  • Majo 2024Mardo
Name day: Benedykt, Florian, Gizela, August, Ludomiła
Weather forecast:
  • 11oCNow
  • 15oCTomorrow
  • 17oCDay after tomorrow