Urbo de Grandaj Kulturoj

 

 

 Wnętrze  Cerkwii

 

En Sosnowiec troviĝas paroĥejo de la Ortodoksa Preĝejo ampleksanta sferagade silezian vojevodion kaj orientan parton de Opole-regiono (ununura aktuale ekzistanta sanktejo estas Ortodoksa preĝejo al Kredo, Espero kaj Amo, ĉe la str. de Kiliński (foto apude).


En la urbo troviĝas ankaŭ Evangelia-Aŭgsburga paroĥejo ĉe str. de Żeromski. En pasinteco ekzistis en Sosnowiec Granda Sinagogo, kiu 9-an de septembro 1939 j. estiĝis hitlerana ekzekutejo de judismokonfesantoj. Malgranda nombro de la konfesantoj loĝas en la urbo ĝis hodiaŭ. Krome en Sosnowiec lokiĝas unika nekropolio: multkonfesa tombejo, ĉe la str. Smutna (Trista), dividita je kvar partoj: katolika, evangelika, ortodoksa kaj juda.
Grava elemento de la Sosnowiec-historio estas Rezidenca Arkitekturo. Inter arto-historiistoj kaj konservistoj de antikvaĵoj, la arkitekturo meritas ĝustan rekonon. Valoras rememori, ke sur tereno de la urbo troviĝas neorenesanca Dietel-palaco de la dua duono de XIX. jarcento kun neorokoka balejo, neobaroka manĝejo kaj kabineto, ĉu ankaŭ malnova Schön-palaco el XIX. jarcento, ĉe str. 1-a de Majo, kun neogotikaj elementoj, en kiu troviĝas balsalono, malnova biblioteko kaj granda manĝejo.


Grava punkto de turista pejzaĝo estas ankaŭ parka-palaca komplekso, kiun konsistigas du palacoj de la Schöen-familio, parko kaj postrestaĵoj de ĝardendomoj. En unu el palacoj sian sidejon instalis Sosnowiec’a Muzeo.


Plej malnova antikvaĵo en Sosnowiec estas, historie retroiranta mezjarcenton, Sielec’a Kastelo en kiu aktuale troviĝas Sosnowiec’a Arta Centro.
Rezidenca Arkitekturo ne estas sola turista atrakcio de nia urbo. Sosnowiec povas fieri pri unika, ĉar konstruita en Zakopane-stilo - Popola Domo, pri antikvaj fervojaj stacidomoj kaj ankaŭ pri Katedralo al Ĉielpreno de la P.S.M.V. kun polikromio de Włodzimierz Tetmajer-pentristo (ununura finita verko de la artisto en la tuta katedrala interno).

 

 

  • 7
  • Majo 2024Mardo
Name day: Benedykt, Florian, Gizela, August, Ludomiła
Weather forecast:
  • 14oCNow
  • 15oCTomorrow
  • 17oCDay after tomorrow