Valoras viziti

Sosnowiec estas naskiĝurbo de la mondfama operkantisto Jan Kiepura-tenoro kaj de le eminenta komponisto Władysław Szpilman. Sosnowiec estas ankaŭ urbo de grandaj sportaj tradicioj. De tie devenas fenomena avanulo de „Zagłębie Sosnowiec”- futbalistoj, Włodzimierz Mazur kaj eminenta sporta komentisto, Jan Ciszewski. Historio interplektiĝas kun la nuntempo. Tamen por ĝin eksenti kaj kompreni oni devas ekkoni historion de la loko.

La urbo de la kultura ĉelimejo – en sia pli ol centjara historio estis atestanto pri kunekzisto de diversaj nacioj, kiuj enportis en ĝian pejzaĝon riĉecon kaj diversecon de la vivo, kreante specifan kaj koloran socikulturan mozaikon.

Dum la jardekoj la urbo travivadis diversajn sortosekvojn.


Kiam Sosnowiec ricevis urborajtojn en 1902 jaro okupadis terenon de ĉ. 19 km kvadrataj kaj nombris apenaŭ 60 mil da loĝantoj. Tamen oni devas memori, ke ĝia prakomenco historie retroiras kelkcent jarojn.
Hodiaŭ Sosnowiec estas vive pulsanta 220. milhoma urbo, centro de bizneso, modernaj teknologioj kaj scienco.


Ĉiu trovos tie ĉi ion esceptan por si mem. Sosnowiec’a Centro de l’ Arto donas eblecon kontakti sin kun artistoj kaj kun moderna arto. La muzeo proponas originalajn ekspoziciojn kaj urbaj kluboj proponas koncertojn de klasika kaj distra muziko. Ankaŭ amatoroj de aktiva ripozado havos je sia dispono Tutjaran Sportan Ripozcentron, sur la populara Środula-monteto. Arte neĝumitan deklivon sieĝas vintre skiistoj,neĝtabulistoj kaj sledistoj el tuta rejiono, same arta glaciejo kaj baseno altiras sportamatorojn. Aktuale daŭras modernigaj laboroj sur kovrita naĝejo ĉe la Żeromski-strato.
Multaj parkoj, kiuj troviĝas praktike en ĉiu urbokvartalo instigas al ripozo kaj kaj distro.


Ni invitas al ekvizito de urbo Sosnowiec, kiu en sia riĉa, foje malfacila historio kapablis konservi sian identecon kaj plue estas vizitkarto de Zagłębie-rejono.
Vizitante Sosnowiec’on vi sentos sin hejmece . . . ni kore invitas Vin.

  • 27
  • Apriloo 2024Sabato
Name day: Felicja, Anastazy, Marcin, Zyta, Piotr
Weather forecast:
  • 16oCNow
  • 20oCTomorrow
  • 23oCDay after tomorrow