Sosnowiec’a Arto-Centro en Sielecki-Kastelo

 


La Arto-Centro estis kreita en 2002 jaro, kiel sidejo de Urba Art-Galerio - „Extravagance“, fondita de la Sosnowiec’a komunumo en 1992 jaro.
En la plej malnova urba antikvaĵo, kies historio retroiras mezjarcenton - en la admirinde restaŭrita Sielec-Kastelo, de 2003 jaro havas sidejon Sosnowiec’a Artocentro, kiu kontinuas bonan tradicion de la malnova Urba „Extravagance“ – Galerio.


Kultura aktiveco de la Galerio okazas en multaj artotavoloj: ĝi organizas ekspoziciojn de la rekonitaj artaj aŭtoritatoj, promocias junajn kulturkreantojn kaj prezentas atingaĵojn de plastikistaj atelieroj. Pere de artistopatroneco kaj organizado de temaj ekspozicioj la galerio plenumas edukan rolon eksponante tion kio gravas en moderna arto kaj montrante direktojn de ĝia evoluo. Al ĉiu el inter prezentitaj ekspozicioj akompanas riĉa promocia materialo en formo de la eldonita katalogo, informiloj kaj riĉa foto- kaj tekstodokumentaĵoj. Sosnowiec’a Artocentro en Sielecki-Kastelo ankaŭ gvidas lekciojn kaj prelegojn pri historio de l’arto kaj pri kulturo. Krom la eduka-ekspozicia agado la Artocentro okupiĝas pri vendado de modernaj artoverkaĵoj. La Galerio kolektas modernan artaĵaron kumulitan el verkoj donacitaj de artistoj kun kiuj ĝi havis plezuron kunlabori, faciligante organizi ekspoziciojn de iliaj verkaĵoj.

 

 

 

Sosnowiec’a Artocentro – Sielecki-Kastelo krom la Extravagance-Galerio posedas historian Fakon, kiu okupiĝas pri organizado de ekspozicioj ligitaj kun historio de la urbo kaj historio de Sielecki-kastelo kaj ankaŭ posedas organizan Fakon pri organizado de muzikaj-teatraj aranĝoj.

  • 10
  • Majo 2024Vendredo
Name day: Gordian, Chociesław, Gordiana, Symeon, Chocsław
Weather forecast:
  • 10oCNow
  • 17oCTomorrow
  • 16oCDay after tomorrow