Popoldomo en Ostrowy Górnicze

 

La domego estis konstruita en 1905 jaro laŭ projekto de varsoviaj arkitektoj: Karol Jankowski kaj Franciszek Lilpop, kiel Popoldomo en Zakopane-stilo, de Varsovia Societo de Karbonminejoj kaj Fandejaj Uzinoj. Zakopane-stilo, en tiama periodo disfamigita de i.a. prof. Stanisław Witkiewicz, pretendis al nomo de nacia stilo, kiu plej impone evoluis en Podhale-regiono. Popoldomo en Ostrowy Górnicze forte rilatas al Podhale-nacistilo, kiu en tiama Pollando prezentis kreivan akcenton de opzicia stilserĉado, konfronte al eklektismo, kio estas perfekta ekzemplo de novspeca arkitekturo, en nordorienten elŝovita landparto, malgraŭ sudlanda deveno de ĝia fonto.

 

La objekto posedis riĉajn funkciojn kiel: minista gastejo, biblioteko kun legejo, bala, bilarda kaj teatra salonoj. Ĉirkaŭita de parka tereno prezentis ripoz- kaj distrolokon por laboristoj de Niemce-kolonio (eksterurba kolonio) kaj ĝis la 1939 jaro plenumis rolon de centro de socia vivo kaj kulturo. Post la Dua Mondmilito, la objekto funkciis kiel kulturdomo ĝis la 70. jaroj de la pasinta jarcento.

Aktuale la Popoldomo, konservante bonan konstrustaton, estas uzata de privataj personoj.

 

  • 12
  • Majo 2024Sunday
Name day: Wszemił, Dominik, Epifani, Nawoja, Domicjan
Weather forecast:
  • 16oCNow
  • 16oCTomorrow
  • 18oCDay after tomorrow