Ortodoksa Preĝejo al s-kta Kredo, Espero, Amo kaj ilia patrino Sofio

 

La Ortodoksa preĝejo al s-kta Kredo, Espero, Amo kaj ilia patrino Sofio, situita estas nordorienten de la ĉefa stacidomo. Ĝi estis konstruita en jaroj 1888-1989 por lokaj rusoj,fervojistaj laborantoj kaj administraj oficistoj. Al ĝia realigo oni utiligis konstruplanojn de neekzistanta ortodoksa preĝejo en Mława laŭ projekto de Prokofiev el Piotrków.

 

Fondusojn por la konstruado oni akiris dank’ al socia kvestado. Patronecon pri la ortodoksa preĝejo argumentas legendo pri tragika morto de la tri fratinoj, romiaj martiroj el tempoj de Hadrian-cezaro.
La konstruaĵo masonita el briko kaj ŝtono, estis suprenlevita sur plano de egallatera kruco. La centra okangula parto estis kronita de bulboforma kasko. Elemento distinganta la sosnowiec’an ortodoksan preĝejon el inter aliaj similtipaj sanktejoj, ekestintaj ĉe fino de la XIX. jarcento, estas kvaretaĝa kampanilo. Fondinto de la ok sonoriloj estis Henryk Dietel, kiu en postkonstrua periodo finance apogis konservajn laborojn.

Pli malnova ortodoksa preĝejo al s-kta Aleksandro, ekzistanta iam en Granica (ekskvartalo de Maczki-urbeto), estis malkonstruita en jaroj 50-aj de XX. jarcento.

Tria ortodoksa preĝejo al s-kta Nikolao, estis konstruita en rusa-bizanca stilo laŭ iniciato de Henryk Dietel en 1905 jaro, pro limigita gabarito de la preĝejeto al Kredo, Espero kaj Amo. Ĝis la jaro 1938, kiam, kiel oni argumentis pro la „ordigaj kaŭzoj” ĝi estis malkonstruita, ĝi plenumis funkcion de la ĉefparoĥa sanktejo en la urbo pro la centrala situiĝo.


 

  • 13
  • Majo 2024Lundo
Name day: Robert, Gerard, Serwacy, Aaron, Magdalena
Weather forecast:
  • 11oCNow
  • 18oCTomorrow
  • 17oCDay after tomorrow