Schön – palaca-parka komplekso


Schön-palaco
En 1875 jaro alvenis al Sosnowiec heredantoj de Christian Gottlieb Schön, posedanto de la teksofabrikoj en Werdau en Saksonio. En 1879. oni konstruis vikunlanan ŝpinejon en Sielec kaj 7 jarojn poste kombillanan ŝpinejon en Środulka. Ĉe la fabrikoj, fratoj: Ernst, Frantz, Roman kaj Brunon de Schön-familio, komencis konstruadon de sia unua rezidejo. La konstruado estis finita ĉirkaŭ jaro 1885 laŭ projekto de nekonata arkitekto. La rezidejo posedas barokan karakteron, kion substrekas aksa ĝardenfondo konstituanta longiĝon de ĉefakso de la palaco. Anglatipa parko pejzaĝe subordigita estas al topografio de la Nigra Przemsza-rivero. Ĉe fino de palaca akso oni situis en la parko keglan pavilonon en 1900 jaro, iom pli frue en najbareco de la ĝardeno ĉe fabriko, estis konstruitaj neoromantikaj fragmentoj de la parko kiel: muroj kaj grotoj kaj ankaŭ oranĝerioj kiuj ne konserviĝis ĝis hodiaŭ.
Palaco estis multfoje alikonstruata kaj ĝia ekipaĵo ne konserviĝis ĝis niaj tempoj. Interese prezentiĝas vestiblo kaj ŝtuparo gvidanta al unua etaĝo ĉirkaŭita de belegaj vitraloj. Aktuale en la Schön-palaco lokiĝas muzeo.


Wilhelm-palaco
En la arkitektan komplekson eniras dua, malpli granda palaco. Ĝi estis konstruita en jaro 1900., laŭ projekto de Józef Pomian-Pomianowski, en neobaroka stilo. Palaceto estis devinta plenumi akcesoran funkcion (loĝigan kaj gastejan) kompare al unua rezidenco. La domego estis ankaŭ multfoje alikonstruata, sed la plej grandaj ŝanĝoj estis faritaj post Dua Mondmilito. Kvankam ĝi estas objekto malpli pitoreska kaj senigita de la reprezentaj ĉambroj, ĝi ankaŭ estas valora objekto de la palaca-parka komplekso de la Schön-familio. Multajn jarojn, kiam ĝi troviĝis en privataj manoj, ĝi ne estis loĝata kaj ĝia teknika stato malboniĝadis. En 2004 jaro la komunumo Sosnowiec elaĉetis la palacon kun celo garantii al ĝi originan belaspekton.


 

  • 12
  • Majo 2024Sunday
Name day: Wszemił, Dominik, Epifani, Nawoja, Domicjan
Weather forecast:
  • 16oCNow
  • 16oCTomorrow
  • 18oCDay after tomorrow