Urba Kulturdomo en Kazimierz-kvartalo

 

La domego en kiu aktuale lokiĝas Urba Kulturdomo „Kazimierz” estis konstruita en duono de la 60. jaroj de la pasinta jarcento dank’ al apogo de KWK „Kazimierz-Juliusz”-minejo. La objekto sub patroneco de la minejo funkciis ekde 90. jaroj. Lige kun financaj klopodoj rezultitaj de la transformiĝo de politika-mastruma sistemo, estraro de la minejo decidis fermi la kulturan postenon. Dum dekkelkaj jaroj la Kulturdomo ne funkciis. Nur en 2004 jaro estraro de la minejo ekdecidis pri senpaga transdono de la domego je senpaga uzebleco de la komunumo Sosnowiec. Komence la Kulturdomo funkciis kiel Filio de Urba Klubo „Maczki”. En 2006 j. sosnowiec’a konsilantaro decidis fondigi memstaran unuon nomitan: Urba Kulturdomo „Kazimierz”. La nova kultura posteno ekfunkciis 1-an de junio 2006 j.

 

En tiu tempo estis organizitaj dekkelkaj aranĝoj kaj koncertoj. Dum la turniroj renkontiĝadis briĝo- kaj ŝakoludantoj. Sur la spektakla salono prezentiĝis kelkaj ensembloj i.a.: Konopians, Falcon Band kaj Natural Mystic. Por infanoj estis organizita instruado pri ludo sur gitaro kaj klavinstrumentoj kaj plastikistaj okupoj. En ĉambroj de la posteno sian sidejon okupis kvin rockaj ensembloj, kiuj ĉi tie prepariĝas al novaj prezentadoj. En la Kulturdomo „Kazimierz” funkcias Sporta Klubo „Dragon”, kiu gvidas okupojn pri ĵu-ĵitso, memdefendado kaj aerobiko por junularo kaj plenkreskuloj. Junularo povas ankaŭ partopreni trejnadon de tabloteniso.

  • 8
  • Majo 2024Merkredo
Name day: Heladiusz, Dezyderia, Amat, Michał, Stanisław
Weather forecast:
  • 12oCNow
  • 18oCTomorrow
  • 18oCDay after tomorrow