Ekzotejo


Objekto de la Ekzotejo lokita estas sur tereno de urba parko al Leon Kruczkowski-verkisto, en orienta flanko de la Kresowa-strato.

Ĝi estas situita inter arboj ĉe la ĉefa aleo gvidanta de la str. Piłsudski en Sosnowiec al rivero Brynica. La tereno estas apartigita kaj ĉirkaŭbarita per palisaro kun palmaro videbla en la forcejo ekde alea enirflanko.
De 1935 jaro en Sosnowiec ekzistis urbaj ĝardenoj kaj botanika ĝardenkulturo kun belaj okazaĵoj de botanika ekzota flaŭro, sed ili difektiĝis dum la okupacia periodo.

En 1954 jaro en la parko estis komencita konstruado de Palmejo kaj Akvario por la urbo Sosnowiec. La konstruado estis finita en 1956. jaro kaj transdonita al publika kaj didaktika uzado.


Aktuale la botanika parto de la Ekzotejo ampleksas 80 speciojn de la flaŭro el diversaj klimataj zonoj kaj geografiaj partoj de la mondo. Ili apartenas al diversaj ekologiaj grupoj kaj reprezentas difinitajn flaŭrajn formaciojn kiel: dezertaj, duondezertaj, tropikaj, amerikaj, aziaj, formacioj de la verda mediteranea klimato, de oceanaj insuloj k.a.


Konstanta ekspozicio de animaloj en la Ekzotejo ĉefe ampleksas fiŝojn kaj reptiliojn. Precipe valoras kolekto de la ekzotaj akvariaj fiŝoj, ampleksanta ĉirkaŭ 40 specioj. La plej atrakcia estas kolektaĵo de ciĥlidoj.

 

 

Faŭnon de reptilioj reprezentas ĉirkaŭ 15 specioj, inter aliaj: nila krokodilo, iriza boao, tigra kaj reta pitono kaj 6 specioj de la testudoj.
Kolektaĵo de birdoj estas malgranda kaj ampleksas nur dekkelkaj specioj, ĉefe papagoj.


Krom la menciitaj animalgrupoj en la Ekzotejo estas ankaŭ mamuloj kiel: kapuĉa simio, verda cerkopiteko kaj ronĝuloj: siberia hamstro, kobajoj, miniaturaj kunikloj, dipodoj, sciuroj, cinomisoj (laŭ pola terminologio: preriaj hundetoj), ĉasputoroj kaj ĉinĉiloj.


En la Ekzotejo mankas lokoj, kiujn oni povus adapti por eksponado de grandaj mamuloj en formo de vivaj eksponaĵoj.
Grupon de oceaniaj artropodoj (kraboj, langustoj), krustuloj (ekinoj, asterioj), kelkiuj oceaniaj fiŝoj (martelŝarko, pristo, k.a) kaj ankaŭ antozoojn (skeletfragmentoj de koraloj el koralrifoj) oni eksponis en vitrokestoj en formo de preparaĵo.


Malgraŭ manko, en la Ekzotejo, de vico da reprezentantoj el aliaj pli grandaj sistemgrupoj de animaloj, nombro de la eksponitaj animaloj estas tiom signifa kaj diferencigita laŭ sistematika vidpunkto, ke tio ebligas precipe al infanoj kaj lerneja junularo, ekkoni multajn interesajn speciojn, demonstrantaj formodiversecon de la animaloj en la mondo.

 


  • 8
  • Majo 2024Merkredo
Name day: Heladiusz, Dezyderia, Amat, Michał, Stanisław
Weather forecast:
  • 15oCNow
  • 18oCTomorrow
  • 18oCDay after tomorrow