Teatro de Zagłębie

 

Planoj de Karol Steczkowski-arkitekto ampleksis konstruon de brikdomo: la „Vintra Teatro“ kune kun gastoĉambroj sub nomo „Saski-hotelo“ kaj lignodomo: „Somera Teatro“, funkciigita en julio 1897. jaro, kiu ĉesis ekzisti en 1918. jaro. La ĉiuj objektoj estis konstruitaj de privata fabrikanto, grafo Renard. Funkciado de la „Vintra Teatro“ estis inaŭgurita 6-an de februaro 1897. jaro. Ĉi vespere en la Teatro oni surscenigis “Venĝon” de grafo Aleksander Fredro kaj sekvan tagon “Madame Sans-Gêne” de Victorien Sardou.

La Teatro kelkfoje ŝanĝadis nomojn: “Pola Teatro” (1920), “Urba Teatro” (t927), „Teatro de Zagłębie” (1955).

 

Domego de la teatro estis multfoje trakonstruata. Aktualan arkitektan formon ĝi ricevis dum la modernigo realigita en jaroj 1976-1978 kaj post plikonstruo okazinta en jaro 1992. Ne konserviĝis tamen elementoj de la origina aspekto kaj ekipaĵo de la interno. Valoras mencii, ke la teatro ekestis ankoraŭ en XIX. jarcento, antaŭ ricevo de la urborajtoj. Post Warszawa, Lwów, Kraków, Łódź kaj Poznań, ni lokiĝis sur la sesa pozicio inter urboj sur polaj terenoj, kiuj posedis konstantan teatrosidejon.


En 2007 jaro Teatro de Zagłębie celebris 110. jariĝon de la fondigo. En kronikoj estas troveblaj informoj atestantaj pri faktoj, ke laboris ĉi tie grandaj personecoj kiel: Gabriela Zapolska, Wanda Siemaszkowa kaj Jan Świderski. En jaro 1999 Teatro de Zagłębie ricevis prestiĝan premion „Oraj Maskoj” en kategorio spektaklo de jaro – „Kordian” de Juliusz Slowacki, plej bona reĝisorado - Zbigniew Zasadny, plej bonaj roloj-Wojciech Leśniak kaj Adam Kopciuszewski.

 

  • 8
  • Majo 2024Merkredo
Name day: Heladiusz, Dezyderia, Amat, Michał, Stanisław
Weather forecast:
  • 16oCNow
  • 18oCTomorrow
  • 18oCDay after tomorrow