Urba Publika Biblioteko

 

 

Urba Publika Biblioteko en Sosnowiec estas samtempe plej granda kaj plej malnova institucio por popularigado de kulturo en la urbo. Ĝis radikaro retroiras historion de Sosnowiec el turnopunkto de du jarcentoj, ĉar jam en 1899 jaro funkciis sur ĝia tereno Libropruntejo-“Scio“, kiel unua sosnowiec’a librarvendejo havanta publikan karakteron.
Aktuale Urba Publika Biblioteko disponas per reto de 24 alireblaj postenoj kun librokolekto nombranta 861.423 librovolumenojn, 179 titolojn de la kuranta gazetaro kaj revuoj kaj 11.690 unuojn de specialaj kolektaĵoj. Dank’ al lerta funkciado de larĝa bibliotekreto, ekipita en valorajn kolektaĵojn, suplementatajn per la eldoneja merkato, disvastigado de la legokulturo ampleksas legantaron loĝantan en plej periferiaj urbopartoj. Pri skalo de la Biblioteka influo konvinke atestas datumoj, kiuj klare bildigas altan nivelon de legado inter sosnowiec’anoj. En 2008 jaro el servoj de la postenoj profitis 49.655 da legantoj, kiuj formas 22% de la ĝenerala urba loĝantaro. Oni pruntis ĉijare 970.559 volumenojn da libroj kaj revuoj, sed el legokolektoj oni alirebligis 250.983 da bibliotekaj unuoj (libroj, revuoj kaj specialaj unuoj-dokumentoj).

 

Sosnowiec’aj legantoj disponas pri larĝa gamo de pola, fremda kaj fremdlingva belliteraturo, lernejaj legaĵoj kaj prilaboraĵoj, sciencaj kaj popularsciencaj libroj, komencinte de ĝenerala bazo pri scio kaj kulturo, tra filozofio, psikologio, pedagogio, religioscienco, juro, historio, geografio, ekonomio, direktado, merkato, naturscienco kaj tekniko, medicino, arkitekturo, pentroarto kaj ankaŭ tra diverstema konsultlibra literaturo.

 

 

 

Ekster la baza literaturo la Biblioteko kolektas kaj alirebligas, krom ĉiutaga regiona kaj tutpola presaĵaro, specialistajn revuojn profilitajn (t.e. diversaspekte redaktitaj) kiel ekz.: ekonomiaj-juraj, humanismaj, naturaj, teknikaj kaj kolektoj de aktoj kaj juraj regularoj elireblaj surloke en Ĉefa Biblioteko. Valoras aldoni, ke en gia kolektaĵaro troviĝas altvaloraj antikvaĵoj de pola skribliteraturo kiel: unikaj ekzempleroj de „Pola kortegano“ de Łukasz Górnicki el 1639 j., „Pri fondigo kaj falo de la „Konstitucio 3-an de Majo“ el 1793 j. Al raraĵoj oni devas alkalkuli unuopaj numeroj de presaĵoj kiel: „Kurier Polski“ el 1831 j., „Ateneum“ el 1882 j. kaj „Chimera“ el 1901 j.

 

La Biblioteko plenumas ankaŭ gravan kulturkrean funkcion estante organizanto de la diversaj strikte kulturaj kaj edukaj iniciatoj. Apartenas al ili temaj ekspozicioj, plastikistaj verniksoj, koncertoj, aŭtoraj renkontoj, sekvaj eldonaĵoj el Renkontoj kun Verkistoj de Zagłębie kaj Sosnowiec’aj Tagoj de Literaturo, sciencaj sesioj, festotagoj por infanoj, teatraj kaj kabaredaj surscenigoj, diversaj konkursoj. Enkadre de la eŭropa edukado la Biblioteko gvidas, ĝojantan per granda interesiĝo, ciklan prezentadon pri ŝtatomembroj de la Eŭropa Unio, kies projekto sukcesis nomumon al premio de Kultura Ministro en konkurso organizata de Instituto por Demokratio en Orienta Eŭropo. Krom tio en 2002 j. La Urba Publika Biblioteko prenis sepan fojon laŭvice, unuan lokon sur listo de plej bone popularigantaj legadon, grandurbaj bibliotekoj de la silezia vojevodio.

Ekde la jaro 2005 la Biblioteko estas mastro de la Sosnowiec’aj Tagoj de Literaturo. Realigado de la projekto servas al veko de interesiĝo pri legado kiel formo de la kultura edukado kaj integrado de sociaj medioj, al kiuj la Biblioteko adresas sian oferton pri kunlaboro. Al lekcioj kaj renkontoj kun verkistoj, okazantaj en la Ĉefa Biblioteko kaj filiaj postenoj, akompanas librokermesoj preparataj kunlabore kun eldonaj oficenoj (eldonejoj). Ĝis nun ni gastis i.a. eminentajn personojn kiel: Elżbieta Dzikowska, Joanna Siedlecka, Grzegorz Kasdepke, Marcin Wolski, Wojciech Kuczok, Ewa Lipska Maciej Orłoś, pastro Isakowicz Zaleski, Jacek Cygan, Anna Seniuk, Tomasz Raczek.
En jaro 2008 la Biblioteko ricevis “Humanitas“-premion de Zagłębie en konkurso organizita de la Altlernejo Humanitas en Sosnowiec. La konkurso celas distingadon de personoj kaj institucioj merititaj por la Zagłębie, pro la promociado de la rejono ekster ĝiaj limoj. Eminenta Kapitulo de la konkurso distingis sosnowiec’an Librarejon per promocia premio pro la aktiveco en firmigado de loka identeco.

  • 8
  • Majo 2024Merkredo
Name day: Heladiusz, Dezyderia, Amat, Michał, Stanisław
Weather forecast:
  • 11oCNow
  • 17oCTomorrow
  • 16oCDay after tomorrow