Muzeo en Sosnowiec

 

Ekde la 1985 jaro la Sosnowiec’a Muzeo funkciis kiel Filio de Suprasilezia Muzeo en Bytom. Transprenita de sosnowiec’a komunumo 1-an de januaro 1995. jaro, Sosnowiec’a Muzeo havas propran sidejon en iama rezidenco de sosnowiec’aj fabrikantoj Schön-fratoj. Pitoreske situita palaco, ĉirkaŭita de parko kun valora arboprovizo, suprenlevita estis ĉe dekandenco de la XIX. jarcento.

 

Aktuale en la eksterordinara ĉirkaŭaĵo organizataj estas ekspozicioj kaj praekspozicioj altirantaj loĝantojn de la urbo, rejono kaj regiono. Al la plej interesaj tem-ekspozicioj oni povas alkalkuli: Pri Matejko alie, Leon Wyczółkowski, Pentroarto – desegno – grafiko, Picasso, Jerzy Duda-Gracz, Bildoj provinciaj-komunumaj, Pola kristalo ĉe fino de la XX. jarcento aŭ Hieroglifoj – sanktaj signoj de la Egiptujo. Tradicie de multaj jaroj la Muzeo, enkadre de kultura interŝanĝo, pruntas ekspoziciojn el eksterlandaj muzeopostenoj. Kaj ekzemple el Ołomuniec: Migrado tra deknaŭjarcentaj Moravio kaj Aŭstria Silezio (2000) ; el Czadca – Slovakiaj paskaj ovoj (2002) ; el Ostrava - Paskofesto en Ostrava (2003) ; el Medzilaborec (slovakio) – Andy Warchol – Sosnowiec 2002. Perceptado de l’ vivo kaj kreaĵo.

 

 

FAKO de ARTO posedas kelkcent objektojn el sfero de pola moderna arto kiel: pentraĵoj, grafikaĵoj, desegnaĵoj. La kolekto havas lokan karakteron ĉar reprezentas antaŭ ĉio kreemon de sosnowiec’aj artistoj tie ĉi loĝantaj aŭ naskiĝintaj. Ĝi suplementita estas per grupo de laboraĵoj el 30. jaroj de la XX. jarcento, inter ili estas oleopentraĵoj de Władysław Araszkiewicz, Michał Stańko kaj grafikaĵoj de Bogna Krasnodębska-Gardowska. Plej multe da laboraĵoj devenas el postmilita periodo kun eminentaj reprezentantojde la Krakova Grupo kiel: Jadwiga Maziarska, Janina Kraŭle, ĉu Andreo S. Kowalski. En la Fako troviĝas kolektaĵo de grafikaĵoj de la eminenta pola grafikisto, sosnowiec’ano Marian Malina (1922-1985).. Ĝi konsistigas kelkdek da grafikaĵoj, desegnaĵoj el jaroj 1948-80 kaj oleaj pentraĵoj apartenantaj al unikaj en muzeaj kolektaĵoj. La kolektaĵo bildigas kompletan atingaĵon de la artisto ekde unuaj litografiaj provoj, tra lignoritaĵo kaj linorito ĝis la plej karakteriza por la artisto tekniko – cellografio.

 

FAKO de VITRO. Kolektaĵo konsistas el tri elementoj: kolektaĵo de pola vitro utilcela, kolektaĵo de vitro unika kaj artista laiŭ aŭtoreco de polaj kreantoj kaj kolektaĵo de historia vitro. La kompleta kolektaĵo ampleksas ĉ. 5.700 da eksponaĵoj. Ĉe fonto de la kolektonaskiĝo kuŝas fondigo de Centra Vitro-Modelejo, en Sosnowiec en 1980.
Dank’ al ĝia transformiĝo, post jaro, en Muzeon de Moderna Vitro, la kolektaĵoj konserviĝis sen perdoj. Ekde 1995. la kolektaĵo estas posedaĵo de la Muzeo en Sosnowiec.

Modeloj de la utilcela vitro ekestis en jaroj 1963-2003 kaj ĝi estas escepta, ĉar ĝi estas unika tipo de tia kolekto en Pollando, kiu dokumentas kaj prezentas atingaĵojn de la aŭtoktona vitroarto de II. duono de la XX. jarcento kaj komencoj de la XXI. jarcento. Hodiaŭ antaŭ fakto pri likvidado de pola vitroarto, la vitrokolekto havas specialan signifon, ĉar plimulto de niaj aksponaĵoj havas historian valoron kaj konstituas arkivon de polaj atingaĵoj far’ desegnistoj, teknologoj kaj fandistoj. Formas ĝin vitrokompleksoj de mastruma (soda) kaj kristala vitro. Plimulto de nia kolektaĵo estas objektoj permane formitaj kaj dekoritaj pere de ĉibuko kaj lignoformiloj, ĝian lastan fragmenton konsistigas eksponaĵoj formitaj mekanike kiel vitro polurita. Utilcelaj kaj dekoraciaj modeloj prezentas plenan gamon de la dekorteknikoj,

Unika kaj artista vitrokolekto nombras aktuale ĉ. 175 da laboraĵoj laŭ aŭtoreco de la aŭtoktonaj artokreantoj. Dominas inter ili vitroskulptaĵoj, sed estas ankaŭ grupo de artistaj laboraĵoj kiuj ne perdis ecojn de praktika utilcelo. Kolektita aktuale vitrokomplekso estas reprezenta por kompleta sumo de pola artvivo en sfero de la vitro. Ĉiujare oni gajnas laboraĵon de sekvaj artokreantoj en kio kontribuas kunlaboro kun Akademio de Belartoj en Vroclavo, kiu estas unika en Pollando altlernejo edukanta vitroprojektantojn. Kompletecon de la kolektaĵo suplementas kolektaĵo de la historia vitro nombranta aktuale ĉ. 220 da eksponaĵoj, kiuj konsistigas eksponaĵoj kreitaj en periodo inter XVIII-XIX. jarcentoj ĝis duono de la XX. jarcento. Ili devenas el la plej famaj polaj vitroproduktejoj kiel ekz.: „Hortensja“ en Piotrków Trybunalski (PL), „Niemen“ en Litwa (LT), „Zawiercie“ en Zawiercie (PL) kaj „Ząbkowice“ en Dąbrowa Górnicza (PL). Eŭropaj vitroproduktejoj reprezentas antikvaĵojn ek ĉeĥaj fandejoj ekz.: „Pallme-König“, „Lötz-Witwe“ kaj „Moser“, francaj fandejoj ekz.: „Lamartine“ kaj „Emil Gallé“, germanaj fandejoj ekz.: „Vereinigte Lausitzer Glaswerke AG“ kaj „Württembergische Metallwarenfabrik“ kaj multaj aliaj.

 

 

 

 

 

 
FAKO de URBA HISTORIO kaj KULTIRO
kolektas memoraĵojn el pasinteco de Sosnowiec kaj Zagłębie-rejonotiajn kiel: arkivaĵoj, presaĵoj, ikonografikaĵoj, realaĵoj. Kolektitaj kaj konstante suplementataj kolektaĵoj ilustras pasintecon de la urbo ekde ĝia prakomenco ĝis tempoj plej novaj. En la kolektaĵoj troviĝas objektoj bildigantaj proceson de urbonaskiĝo kaj ĝian urbanisman-spacan transformiĝon , materialoj koncernantaj industrion, komercon kaj metion kaj ankaŭ koncernantaj vivkondiĉojn kaj laboradon de la loĝantoj, krome eksponaĵoj ilustrantaj socian-politikan pasintecon kaj ankaŭ prezentantaj evoluon de kulturo, eduko kaj sporto. Signifan grupon de objektoj konsistigas poŝtkartoj de antaŭ Unua Mondmilito kaj el Intermilitaj jaroj. Atenton meritas malnovaj fotoportretoj, familiaj kaj laboristaj memorfotoj. Inter la kolektitaj arkivaĵoj troviĝas i.a.: personaj dokumentoj, dokumentoj el tempoj de hitlera okupacio, paperfolioj, komunikaĵoj, afiŝoj, reklamafiŝoj, teatraj programoj, lernejaj diplomoj, diplomoj. Al valoraj objektoj apartenas ankaŭ mapoj de Pola Reĝlando kaj planoj de la urbo ekde XX. jarcento. Realaĵoj estas i.a. standardoj de politikaj, societaj kaj profesiaj organizaĵoj, memormedaloj, sportaj plakedoj,militistaj distingaĵoj, historiaj munduroj kaj minista ilaro.

FAKO EDUKA-PROMOCIA okupiĝas pri popularigado de la konstanta ekspozicio s.t.: „Pola moderna vitro“ kaj pri popularigado de periodaj ekspozicioj, kies temaro estas larĝa. Ĝi koncernas ne nur historion de Sosnowiec kaj Zagłębie-rejono, sed ankaŭ problemaron el ĝenerala historio, arthistorio, etnografio, naturo, kaj eĉ fiziko kaj astronomio. La Fako organizas primuzeajn lecionojn kaj ciklajn lekciojn pri: „Akademio de Scio pri Zagłębie“, „Akademio de Scio pri Sosnowiec“, plastikistajn, historiajn kaj fotografiajn konkursojn, popularsciencajn sesiojn kaj atelierojn por infanoj, junularo kaj plenkreskuloj.

 


 

 

  • 8
  • Majo 2024Merkredo
Name day: Heladiusz, Dezyderia, Amat, Michał, Stanisław
Weather forecast:
  • 15oCNow
  • 18oCTomorrow
  • 18oCDay after tomorrow