Klubo al Jan Kiepura

JAN KIEPURA – estis fama tenoro, plej populara stelulo de oper- kaj operet-scenoj en intermilita 20-jaro kaj ankaŭ aktoro ekde la 30. jaroj de la XIX. jarcento. Fama operkantisto, kiu en la pasinta 100-jaro sukcesis enorman popularecon en la tuta mondo. Tiel plej koncize oni povas prezenti patronon de nia KLUBO, kiu ekestis en jaro 1983.

  

 

 

Fundamenta tasko kaj celo de nia Klubo estis popularigo de muzika-vokala kulturo inter infanoj, junularo kaj maturaj melomanoj. La celo estas persiste realigata pere de konstanta organizado de la ciklaj muzikaj aŭskultadoj por infanoj kaj koncertoj de klasika muziko. Aktivado en specifa kaj netipa por urba Klubo, profesia sfero kaŭzis, ke nia klubejo estiĝis rapide konata ne nur en la urbo, sed en- kaj eksterlande.

 

Oni sukcesis realigi ambician intencon: invitadon de altklasaj artistoj kaj muzikaj ensembloj. Klubo fariĝis konata sur mapo de pola muzika vivo. Volonte alvenas tien plej renomaj muzikartistoj, vokalistoj kaj aktoroj. La Klubo gastis inter alie artistojn kiel: V. Brodsky, K. A. Kulka, P. Paleczny, B. Morka, A. Zdunikowski, W. Młynarski, G.Turnał, ĉu ensemblojn: „ Sub Budo“, „Myslovitz“, „Larmoj“ aŭ „Kelo sub Ŝafoj“.
Pro granda populareco ĝojigas ankaŭ organizataj ekde 1995. jaro, internaciaj turniroj de sportaj kaj partneraj dancoj.
En la Klubo aktivas:
- ensemblo de moderna danco kaj cheerleaders „Skandal“
- studio de sporta partnerdanco „Kiepura“
- vokala-danca ensemblo „Kiepurki“
En riĉa oferto de la Klubo ĉiu trovos ion interesan al si. Gvidataj estas okupoj pri: jogo, instruado pri ludo sur instrumentoj, okupoj dancaj (partnera kaj moderna danco) kaj vokalaj, ritmikaj kaj plstikistaj. Dinamike aktivas sekcioj: ŝaka kaj ŝarada. Altnivela instruado de angla lingvo kaj favora prezo kaŭzas, ke la okupoj estas bone taksataj.

 

  • 8
  • Majo 2024Merkredo
Name day: Heladiusz, Dezyderia, Amat, Michał, Stanisław
Weather forecast:
  • 16oCNow
  • 18oCTomorrow
  • 18oCDay after tomorrow