Valoras viziti : Urba Klubo „Maczki”

 

 

Ĝi funkciadis ekde 1947 j. ĝis duono de 70. jaroj de la pasinta jarcento kiel posteno De Ŝtata Akvokondukila Entrepreno. Ĝi estis transprenita de la komunumo en 1990. jaro kune kun, fondita en 1997 jaro, Akvokondukila Filio en Klimontów-kvartalo.


Kiel ununura kultura posteno en Maczki-kvartalo la Klubo plenumas gravan kulturkrean funkcion. Ekde komenco de ĝia agado speciale oni akcentas laboron kun infanoj kaj junularo. Ĝi gvidas diversspecajn interesrondetojn kiel: instruadon pri ludado sur muzikinstrumentoj, plastikistaj atelieroj, sporta sekcio, kies membroj trejnadas siajn kapablojn en korta teniso, korbopilko kaj retpilko. Iom post iom da fanoj altiras „boulles”-ludo. Dum la printempa-aŭtuna sezonoj sportaj okupoj realiĝas sur la rilaksaj-sportaj terenoj de la Klubo. Dum la somera feriado la Klubo organizas multajn atrakciajn okupojn kaj ekskursojn. Al plej signifaj formoj de la kulturprezentado kaj samtempe integrantaj lokajn homajn mediojn, apartenas: konkursoj plastikistaj, fotografistaj, deklamaj, nacifestaj celebradoj kaj porokazaj aranĝoj.

 

 

Historio kaj situiĝo de la „Maczki”-klubejo kreas larĝan eblecon prezenti radikojn kaj tradicion de la iam periferia al Sosnowiec, regiono. La Maczki-kvartalo kaj najbara al ĝi Klimontów-kvartalo, havas kelkcentjaran tradicion. En komenca periodo ĉi tie koincidis limoj de la tri imperioj. Estontece la Sosnowiec-urbo intencas en pli alta grado profiti la historian situiĝon de Maczki-kvartalo ligonte kunlaboron kun la ŝtatoj de t.n.: „Angulo de la Tri Imperiestroj”.
 

  • 8
  • Majo 2024Merkredo
Name day: Heladiusz, Dezyderia, Amat, Michał, Stanisław
Weather forecast:
  • 16oCNow
  • 18oCTomorrow
  • 18oCDay after tomorrow