Fervoja Stacidomo en Maczki

 

Post finkonstruo de vojlinio de la Varsovia-Viena Fervojo en jaroj 1839-1848, ekestas fervoja domego de la limstacio en Maczki laŭ projekto de la eminenta arkitekto Enrico Marconi. Ĝi estas konstruaĵo masonita el briko, parte subkelumita konstrulevita sur longega ortangula plano, konsistanta el tri partoj: ekstremaj teretaĝoj kaj meza unuetaĝa, aktuale nemulte loĝata de privataj personoj. En teretaĝaj partoj, suda kaj meza, troviĝas salonoj kun riĉa arkitekta ekipaĵo de muroj kaj plafonoj, en formo de profilitaj kornicoj, stukoj, pilastroj kaj gisferaj kolonoj. La gisferaj kolonoj apogas ankaŭ kajotegmantojn ĉe ambaŭ flankoj de la stacidomo. La impona domego de la limstacio posedata de la PKP (Pola Ŝtata Fervojo), en lastaj jaroj preskaŭ komplete estis eliminita por komunuzo. Lasta renovigo okazinta en 1994 jaro ampleksis nur fasadojn de la objekto. Reprezentaj iam internaĵoj restas neuzitaj kaj en malbona teknika stato.


 

  • 6
  • Majo 2024Lundo
Name day: Judyta, Ewodia, Teodor, Gościwit, Benedykta
Weather forecast:
  • 14oCNow
  • 17oCTomorrow
  • 16oCDay after tomorrow