Preĝejo al s-kta Joachim

 

Pli malnova parto de la preĝejo ekestis en 1848 jaro kiel fondaĵo de iama posedantino de Zagórze-terenoj, Jadwiga Mieroszewska. Neogotikan preĝejon oni konstrulevis en proksimeco de ŝia biendomo laŭ projekto de konataj krakovaj arkitektoj t.e. Stanisław Gołębiowski kaj Tomasz Majewski.

 

Ĉe fino de la XIX. jarcento la preĝejo okazis nesufiĉa por bezonoj de la demografie progresanta loĝantaro loĝanta sur terenoj de la Zagórze-paroĥejo. Pro malebleco ekkonstrui novan preĝejon, lige kun malpermeso de caraj aŭtoritatoj, oni decidis plikonstrui ls ekzistantan preĝejon. La konstrulaboroj daŭris ekde 1893. ĝis 1908 jaro kaj la preĝejon oni plikonstruis tiel, ke pli malnova parto de la preĝejo ricevis vestiblan funkcion de la plikonstruaĵo. Grandega gabarite, neogotika preĝejo, projektita estis de Józef Pomian-Pomianowski (aŭtoro de la du aliaj sosnowiec’aj preĝejoj). Laŭ historia vidpunkto de la konservaĵarto, ĝi estas ekzemplo de respekto al malnova arkitekturo ĉar naskiĝis nova komplekso komponita de malnova ( pristukita parto) kaj nova preĝejo (brika fasado sur la ŝtona soklo) en formo de frugotika arkitekturo. Lignoskulpta ekipaĵo de la interno estas plejparte verko de Turbas. Aŭtoro de ĉefa neogotika altaro estas skulptisto Przesmycki.

 

  • 6
  • Majo 2024Lundo
Name day: Judyta, Ewodia, Teodor, Gościwit, Benedykta
Weather forecast:
  • 14oCNow
  • 17oCTomorrow
  • 16oCDay after tomorrow