Blessed Virgin Mary Immaculate Conception Parish Church

 

Konstruadon de la neogotika preĝejo oni komencis en 1905 jaro laŭ projekto de arkitekto Stefan Szyller. Oni gvidis ĝin ĝis la jaro 1952, kun haltigoj kaŭzitaj samtempe de mondmilitoj kiel de klopodoj ligitaj kun lokigo de la objekto en najbareco de la Przemsza-rivero. Dum la konstruado arkitekto Wiesław Kononowicz prilaboris novan, pli reduktitan kompare al la origina, finfareblan projekton de la konstruado. Kaj eĉ lia projekto ne estis komplete realigita.


Laŭkoncepte preĝejo estas bazilika, trinava kun transepto, suprenlevita sur plano de latina kruco. La paroĥejo estis suprenlevita ĉ. 1901 jaro kiel gastejo apartenanta al proksima bierfarejo. En la 1903 jaro, post transdono de la nemovitaĵo (gastejo) por sakraj celoj, la domego komencis funkcii kiel paroĥejo. Ĝi estas estas domego arkitekte stilizita laŭ anglaj vilaĝaj domoj de tipo „cottage”. Ĝi posedas belegan aĵuran reton ŝirmantan terason ekipitan per arte skulptita dekoraĵoj. Aŭtoro de la projekto ne estas konata.


Kapelo
La kapeldomego estis suprenlevita ĉ. 1900 jaro. Komence lokiĝis tie bierfarejo. Ekde 1904 jaro ĝis 80. jaroj de la XX. jarcento ĝi plenumis funkcion de kapelo, en kiu dum la multjara konstruado de la preĝejo oni diservis kaj celebris mesojn. Aŭtoroj de la origina kaj pli postaj trakonstruoj ne estas konataj. Signifaj trakonstruoj okazis en lastaj 20. jaroj de la XX. jarcento, kiam la domegon oni adaptis je katekizejoj kaj monakinaj dormejoj. Restaĵo post la kapelo estas aĵura, ŝtala konstruaĵo. Kapelinterno, kaŭze de sekvaj modernigoj, senigita estis de elementoj de la origina ekipaĵo.


 

  • 6
  • Majo 2024Lundo
Name day: Judyta, Ewodia, Teodor, Gościwit, Benedykta
Weather forecast:
  • 14oCNow
  • 17oCTomorrow
  • 16oCDay after tomorrow