Kadedrala baziliko al Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria Virgulino


La preĝejo estis konstruita en jaroj 1893-1906 en neoromanika stilo, sur plano de latina kruco, laŭ projekto de la arkitekto Karol Kozłowski. Permeson de la okupantoj je fondigo oni ricevis pere de anonco, ke la preĝejo estos dankema votofero pro savo de la cara vivo kontraŭ mortiga atenco. La domego, masonita per rablo, estas trinava kun transepto. Super preĝeja vestiblo leviĝas turego kronita de kasko, unu el inter multaj karakterizaj simboloj de la urbo.
La preĝejo estis konsekrita de episkopo A. Łosiński el Bielsko. En jaroj 1935-1939 estis instalitaj vitraloj, kiujn muntis Żeleński-firmao el Krakovo.

 

Interne de la preĝejo en jaroj 1904-1906 aperas freskoj prezentantaj scenojn el historio de Pollando, pentritaj de Włodzimierz Tetmajer kaj Henryk Uziembło. Włodzimierz Tetmajer estas aŭtoro de multaj polikromioj ornamantaj polajn antikvaĵojn kiel: Wawel’a Katedralo, preĝejo en Wieliczka, ĉu Kalisz aŭ Kalwaria Zebrzydowska. Polikromio en interno de la katedralo estas enskribita per aparta decido al rejestro de moveblaj antikvaĵoj de la silezia vojevodio. La urbo Sosnowiec de multaj jaroj participas en renovigaj kostoj de la pentraĵoj, kiuj dank’ al helpo de urba buĝeto sukcesive revenas al origina splendoro.

Domego de la paroĥejo
La domego de la paroĥejo, konstruita komence de la XIX. jarcento, simile kiel katedralo, ekestis laŭ projekto de arkitekto Karol Kozłowski. Ĝi estas objekto libere staranta, situita en najbareco de la preĝejo.

Apogmurego kun komercaj lokaloj
La murego situiĝas en nordokcidenta flanko de la katedrala preĝejo. Preciza dato de ĝia ekesto kaj nomo de aŭtoro de la projekto ne estas konata. Ĝi estas masonita el ŝtono kaj dividita je du partoj per ŝtuparoj gvidantaj al la ĉefa enirejo de la preĝejo. La apogmurego samtempe formas frontan fasadon de la vendejoj.

 

  • 6
  • Majo 2024Lundo
Name day: Judyta, Ewodia, Teodor, Gościwit, Benedykta
Weather forecast:
  • 14oCNow
  • 17oCTomorrow
  • 16oCDay after tomorrow