Preĝejo al s-kta Tomaso Apostolo


La preĝejo al s-kta Tomaso Apostolo en Sosnowiec-Pogoń, konstruita estis en jaroj 1904-1911 en neogotika stilo laŭ projekto de la arkitekto Józef Pomian-Pomianowski. La preĝejo masonita el briko suprenlevita estis sur plano de la latina kruco kun plikonstruita ĉefaltarejo. Ĝi estas bazilika kaj trinava konstruaĵo. Solido de la konstruaĵo estas variigita per la du modernaj, aĵuraj turoj en la fasado. Ekde la 2004 jaro estis realigata alkonstruo de la du turoj laŭ projekto de Ewa kaj Tomasz Taczewski. Ekipaĵo de la preĝejo sukcesive kreskadis, dominas tamen elementoj stilizitaj neogotike. Interno riĉigita estis per ligna, skulpte prilaborita ĉefaltaro, stilizita moderne laŭ art déco kaj situita koincide kun la ĉefnavo kaj transepto.


 

  • 6
  • Majo 2024Lundo
Name day: Judyta, Ewodia, Teodor, Gościwit, Benedykta
Weather forecast:
  • 14oCNow
  • 19oCTomorrow
  • 16oCDay after tomorrow