Dietel – palaco


Palaco de Henryk Dietel estas unu el la plej interesaj kaj la plej belaj ekzemploj de palacoj fonditaj de fabrikantoj el XIX. jarcento. Per sia arkitekturo ĝi distingiĝas ne nur sur fono de similtipaj sosnowiec’aj objektoj, sed ankaŭ en skalo de la iama lando. Aktuala palaco havas neobarokan karakteron, dank’ al alikonstruadoj. Aŭtoro de lasta ŝanĝo, realigita ĉe komenco de la XX. jarcento estis varsovia arkitekto Antoni Jabłoński-Jasieńczyk.

Unuaj konstruplanoj, parafitaj de Waligórski aperas ĉe dekadenco de 80. jaroj de la XIX. jarcento. La realiga projekto ekestas en 1890. Ĉirkaŭ jaro 1900., samtempe kun finlaboroj pri palaco, ekestas parka komplekso ĉirkaŭita de muro, kun oranĝerio kaj elementoj de suplementa arkitekturo. La palaco konsistigis patronecan komplekson kun konstruaĵoj de malnova fabriko, laborista domaro kaj ankaŭ kun evangelia preĝejo.
la impona rezidejo estis konstrulevita al saksa fabrikanto Henryk Dietel, fondinto de la unua kombillana ŝpinejo en Pola Reĝlando kaj unua en Cara Imperio. Kiel familigenta Dietel-rezidejo, la palaco funkciis ĝis la jaro 1945.
Historeska interno de la palaco konservis parton de origina ekipaĵo. Reprezentaj salonoj estis situitaj sur la unua etaĝo. Konservitaj estis: en neobaroka stilo - la manĝejo kaj la kabineto, en stilo de la dua rokoko – granda bala salono kaj t.n. buduaro, en eklektika stilo – pipoĉambro, en secesia - kabineto kaj en klasikisma - salono. Unika perleto de la palaco estas riĉe ornamita kaj elegante kahelumita banĉambro, kelkfoje servanta al bezonoj de filmaj reĝisoroj.

 

Bedaŭrinde Dietel-palaco en sia historio posedas malhelajn kartojn ligitajn kun difektado de la objekto kaj apuda parko kun konstruelementoj en ĝi. Ĝis lastaj jaroj de la pasinta jarcento ekipaĵo de la palaco estis parte priŝtelita. En 1997., kiel posedaĵo de de Ŝtata Trezorejo, ĝi estis vendita al privata posedanto pere de Rejona Oficejo en Będzin, en tiama, katastrofa stato. Malkohera tegmento, fenditaj internaj muroj kaj manko de interna varmigosistemo estis kaŭzo de persista humideco kaj progresanta mikozo. Ekde momento de transpreno de la palaco, aktualaj posedantoj gvidas ĝian kompleksan restaŭradon dank’ al kio la objekto havas ŝancon reveni al pasinta splendoro. Multaj renovigaj laboroj estas jam finitaj, ĉe grandega financa apogo.

 

  • 6
  • Majo 2024Lundo
Name day: Judyta, Ewodia, Teodor, Gościwit, Benedykta
Weather forecast:
  • 15oCNow
  • 19oCTomorrow
  • 16oCDay after tomorrow