Sielec-Kastelo


Historio de la plej malnova kaj la plej valora antikvaĵo en Sosnowiec retroiras mezjarcenton. Ekzistantan ĉi tie fortikaĵon oni oni prinotis en XV-jarcentaj dokumentoj. Nova defenda kastelo estis fondita ĉirkaŭ 1620 jaro kaj masonita de Sebastian Minor el Przybysławice. Tiam ĝi estis kvarala fondaĵo kun kastelturo, ĉirkaŭita de fosaĵo. Ĝi estis alikonstruita en 1814 jaro de Ludwik Anhalt Köthen el Pszczyna. La objekto en jaro 1824 estis detruita dum la incendio kaj ĝis la jaro 1832 estis rekonstruita. La Sielec-kastelo ofte ŝanĝadis posedantojn kaj en 60. jaroj de la XIX. jarcento tiama posedanto, grafo Jan Renard ĉirkauis ĝin per la parko. En duono de la XIX. jarcento oni efektivigis plej grandajn ŝanĝojn en arkitekturo de la objekto. Ĝi estis senigita de orienta konstrualo kun enveturejo kaj hodiaŭ prezentiĝas kiel kastelo projekciita hufoforme. Alikonstruadoj rezultigis perdon de origina aspekto de la objekto, sed ĝian antikvn karakteron konfirmas tiaj karakterizaj ecoj kiel: geometriiforma solido, kvar angulturoj kaj korbelfacoj sur longiĝo de flankaloj.

 

En 1998. Urba Konsilantaro de Sosnowiec decidis pri transpreno de la objekto kaj pri komenco de renovigaj laboroj en ĝi. Dum la laboroj oni rivelis faktojn konfirmantajn riĉan historion de la kastelo kaj ĝian mezjarcentan devenon. Aktuale lokiĝas en ĝi Sosnowiec’a Artocentro.


 

  • 6
  • Majo 2024Lundo
Name day: Judyta, Ewodia, Teodor, Gościwit, Benedykta
Weather forecast:
  • 14oCNow
  • 17oCTomorrow
  • 16oCDay after tomorrow