Triangulo de la Tri Imperiestroj


Dum viena kongreso en 1815 j. tri ŝtatoj: Rusujo, Aŭstrujo kaj Prusujo decidis pri nova dispartigo de Eŭropo. Sur polaj teroj ekestis i.a.: Pola Reĝlando sub regado de Rusujo kaj Libera Urbo Kraków sub supereco de Aŭstrio kies limoj koincidis kun limoj de Prusujo en kunfluejo de Blanka kaj Nigra Pszemsza. En 1846 j. post kolapso de krakova ribelo, Libera urbo Kraków estis aneksita al Aŭstrujo. De tiu jaro lokon de la koincido de okupantaj ŝtatoj t.e.: de Prusujo (Mysłowice), de Rusujo (Niwka, Modrzejów - aktuale Sosnowiec) kaj de Aŭstrujo (Jęzor – aktuale Sosnowiec) oni nomis: „ Der Kaiser Ecke” . Oni devas aldoni, ke la nomo estis erare tradukita en polan lingvon, kiel „Triangulo de la Tri Imperiestroj” kaj ne „Angulo de la Tri Imperioj”.

  

 

 

 

La loko okazis turista atrakciaĵo. En jaroj 1880-1914 urbon Mysłowice kaj ĝian ĉirkaŭaĵojn vizitis milionoj da ekskursanoj ne nur de supra kaj malsupra Silezio sed de la tuta Germanio. Ĉiun semajnon alvenadis ĉi tien 3.000-6.000 da personoj, je kiuj atendadis multaj atrakciaĵoj, tiaj kiel ekz.: transiro al terenoj de rusa kaj aŭstria okupacia zono, promenado ĉe germana flanko de la promenejo, ripozo en ĝardeno de distraĵoj, panorama observado de sur la Bismarck-turo aŭ ŝip- kaj boat-ekskursoj laŭ Pszemsza. Grandan signifon por loĝantoj de limzonoj en ĉiuj tri aneksitaj terenoj havis malgranda komerca trafiko.


Ĝi ebligis trapasadon de limpontoj, en komercaj celoj, al multaj miloj da personoj. Kiel ekzemplo povas esti ponto de Mysłowice al Modrzejów trans kiu nur en 1897j. transiris 1.200 000 da homoj. Krom tio je granda skalo „floris” kontrabando. Vivtenis sin de tio, malgraŭ granda risko, ne nur la tutaj familioj sed ankau ĉirkaŭaj setlejoj. Pligrandiĝon de nelegala komerco atestas statistikoj el 1906 j., el germana – rusa limo, kiam sub la delikta riproĉo oni haltigis 11 mil da personoj, el kiuj 4.831 profesie okupiĝis pri la proceduraĉo.

 

 

„Triangulo”, aŭ „Angulo” konata estis en tuta Eŭropo ĝis finiĝo de la Unua Mondmilito. Malvenko de Germanujo malintegriĝo de Aŭstrujo-Hungarujo, revolucio en Rusujo, Silezoj Ribeloj 1919-1921 jaro kaj plebiscito en Supra Silezio kauzis, ke en 1922 jaro ĉesis ekzisti limoj inter okupaciaj ŝtatoj, kaj samtempe ĉesis ekzisti „Triangulo de la Tri Imperiestroj”.


 

 


 

  • 6
  • Majo 2024Lundo
Name day: Judyta, Ewodia, Teodor, Gościwit, Benedykta
Weather forecast:
  • 14oCNow
  • 17oCTomorrow
  • 16oCDay after tomorrow