Teatro de Zagłębie (legu: Zagŭembie)


Planoj de Karol Steczkowski-arkitekto ampleksis konstruon de brikdomo: la „Vintra Teatro“ kune kun gastoĉambroj sub nomo „Saski-hotelo“ kaj lignodomo: „Somera Teatro“, funkciigita en julio 1897. jaro, kiu ĉesis ekzisti en 1918. jaro. La ĉiuj objektoj estis konstruitaj de privata fabrikanto, grafo Renard. Funkciado de la „Vintra Teatro“ estis inaŭgurita 6-an de februaro 1897. jaro. La teatro kelkfoje ŝangadis nomojn: “Pola Teatro” (1920), “Urba Teatro” (t927), „Teatro de Zagłębie” (1955).


Domego de la teatro estis multfoje trakonstruata. Aktualan arkitektan formon ricevis dum modernigo realigita en jaroj 1976-1978 kaj post plikonstruo okazinta en jaro 1992. Ne konserviĝis tamen elementoj de la origina aspekto kaj ekipaĵo de la interno. Valoras mencii, ke la teatro ekestis ankoraŭ en XIX. jarcento, antaŭ ricevo de la urborajtoj. Post Warszawa, Lwów, Kraków, Łódź kaj Poznań, ni lokiĝis sur la sesa pozicio inter urboj sur polaj terenoj, kiuj posedis konstantan teatrosidejon.


 

  • 6
  • Majo 2024Lundo
Name day: Judyta, Ewodia, Teodor, Gościwit, Benedykta
Weather forecast:
  • 14oCNow
  • 17oCTomorrow
  • 16oCDay after tomorrow