Antikvaĵoj de Sosnowiec

 

Sosnowiec estas juna urbo kaj apenaŭ de kelkaj jaroj celebris sian centjaron. Tamen malgraŭ juna aĝo, ĝi ne estas urbo senigita de antikvaj objektoj. Oni ŝajnas, ke kompare kun lokoj speciale historie determinitaj, en urboj fonditaj sur bazo de mezjarcentaj premisoj, Sosnowiec ne havas ŝancon ekbrili sur historia kampo de arkitekturo. Feliĉe tiel ne okazas. Dank’ al rapida progreso de la urbo en periodo de industriigo de Pollando, alvenantaj al ĉi rejono de eksterlando, homoj kun ekonomia kaj mastruma vizio, profitantaj tie bonan grundon, dank’ al forta influo de kvartaloj posedantaj riĉan historion, eĉ mezjarcentan retrorigarde, Sosnowiec ne estas senkolora urbo. Tiaj objektoj kiel neoklasika stacidomo de varsovia-viena fervojo, aŭ teatro estinta dinamika centro de kultura vivo en la urbo, instigis germanajn fabrikantojn investi en tiu loko. Dank’ al tio ekestis rezidencoj kun palacaj parkaj kompleksoj kaj lokoj kolektantaj ĉirkaŭ si la homojn ne indiferentajn same je evoluo de kulturo kiel je ĝia ekonomio.

 

Nova dekreto de 23 de julio 2003 jaro, pri protektado kaj konservado de la antikvaĵoj, anstataŭ nocio kulturbono, uzas terminon antikvaĵo, difinante la lastan kiel nemovitaĵon aŭ moveblaĵon kaj ĝian parton auh kompleksojn kiel verko de homo aŭ verko ligita kun lia agado kaj atestanta samtempe pri la pasinta epoko auh evento, kies konservadon postulas socia intereso pro la posedata de ghi historia auh scienca valoro. Nocio de vidindaĵo estas tre larĝa kaj utiligante ĝin ni povas krei tre longan katalogon de sosnowiec’aj objektoj, kiuj meritas tiun nomon.


Al rejestro de nemovitaj antikvaĵoj de silezia vojevodio, el tereno de Sosnowiec, estas enskribitaj 31 objektoj kaj 9 objektoj troviĝas en rejestro de moveblaj antikvaĵoj. Tio ne estas multe, sed oni ne povas forgesi pri la komunuma evidenco de antikvaĵoj, en kiu oni povas trovi kelkcent poziciojn.


Antikvaĵoj de la urbo ofte estas perloj de arkitekturo ne nur en skalo de regiono, sed ankaŭ en skalo de Pollando. En diskutoj inter konservistoj kaj historiistoj de l’ arto la temo, eĉ pri sosnowiecaj palacoj, ne estas indiferenta. Silezia Centro de Kultura Heredaĵo agnoskis palacojn en Sosnowiec kiel la plej belaj rezidejoj de la Zagłębie-rejono en turnopunkto de du jarcentoj XIX. kaj XX.

  • 24
  • Apriloo 2024Merkredo
Name day: Fidelis, Erwin, Horacy, Egbert, Grzegorz
Weather forecast:
  • 5oCNow
  • 11oCTomorrow
  • 14oCDay after tomorrow