Ĉefa Stacidomo

 

ĉefa Stacidomo en Sosnowiec ekestis kiel rezulto de tracea plano de la varsovia-viena fervojo. Ĝi estis konstruita en 1859 jaro en neoklasika stilo kun etaj adaptigoj kaj modelita laŭ pli frue realigita projekto de Viena Stacidomo en Warszawa. Parto de la fervoja trako el Ząbkowice al Sosnowiec, estis konstruita de la Societo de Varsovia-Viena Fervojo. Je la komisiita kontrakto de la Societo, domegon de la Ĉefa Stacidomo projektis itala arkitekto, Enrico Marconi. Li estas ankaŭ aŭtoro de la Fervoja Stacidomo en Maczki. La projekto estis ankaŭ modelita laŭ pli frue realigita projekto de domego de la Viena Stacidomo en Warszawa.


Konstruado de la Ĉefa Stacidomo en Sosnowiec komencis evoluon de la urbo. Fasado de la domego plejparte konserviĝis neŝanĝita. Al plikonstruo elektita estis hodiaŭa ĉefhalo de la stacidomo kaj en jaroj 70. de la XX. jarcento oni malkonstruis parton de la nordorienta domego, kie en 60. jaroj lokiĝis gimnastikejo. En ĉi loko staras aktuale domego de informadika centro de PKP (Pola Ŝtata Fervojo). Tiamaniere oni likvidis historian komplekson de la stacidomo kaj staranta najbare fervojista preĝejeto al Koro de l’ Kristo. En ĝenerala aspekto de la stacidomo dominas klasikismaj formoj.

 

La Ĉefa Stacidomo ankaŭ estis selektita al ĝenerala pojekto de lasta trakonstruo de centra urbokvartalo, laŭ investplano por jaroj 1997-2002. En unua etapo de la Trakonstruo de la Sosnowiec-Centro oni modernigis domegon de la stacidomo, adaptante tiam lokalojn en maldekstra flanko de la domego por bezonoj de pasaĝeroj. En dua etapo oni realigis komercan trapasejon, kunliganta Kiliński-kvartalon kun zono de la Modrzejowska-strato, kuranta sub ĉefhalo de la stacidomo. Samtempe oni ordigis terenon ĉirkaŭ la stacidomo kaj fervojista preĝejeto.

Kiel videblas komplekso de la moderna investicio kun grandega respekto rilatis al antikvaj objektoj, situitaj en ĝia kompetento. Dank’ al tio la Ĉefa Fervoja Stacidomo de Sosnowiec estas admirinda vizitkarto de la urbo.

 

  • 13
  • Majo 2024Lundo
Name day: Robert, Gerard, Serwacy, Aaron, Magdalena
Weather forecast:
  • 18oCNow
  • 19oCTomorrow
  • 18oCDay after tomorrow