Malnova Reala Lernejo (Stara Szkoła Realna)

 

Ekesto de gimnazio ĉe strato de Żeromski senpere ligiĝas kun persono de Henryk Dietel, fondinto de la domego. Sur la Sosnowiec-terenoj Dietel, krom palaco por si mem kaj sia familio, konstruas ankaŭ loĝdomojn por laboristoj, sakrajn konstruaĵojn kaj la realan lernejon. La domego de malnova gimnazio (aktuale sidejo de Fakultato pri Tekniko kaj Scienco pri Materialoj de Silezia Universitato) estis konstruita en jaroj 1895-1898 en stilo de norda neorenesanco laŭ projekto de Antoni Jasieńczyk-Jabłoński. Unu jaron antaŭ la finkostruo oni fondis ĝardenon ĉe la domego. Henryk Dietel organizis ankaŭ, interkonsente kun direkcio de la fervojo, transporton al la lernejo per speciala trajno. Domego de la malnova gimnazio prezentiĝas kiel valora antikvaĵo ne nur pro siaj arkitektaj akcentojoj kaj riĉa ekipaĵo de internaĵoj sed ankaŭ, kiel videblas, per sia historia valoro, koncernanta prahistorion de la Sosnowiec kaj per funkciado de la objekto merita por la urbo, Henryk Dietel-fabrikanto.

 

Internaĵo de la domego konservis originan dislokigon de la ĉambroj kaj specialan atenton meritas salonego kun riĉa ekipaĵo en formo de stukaj kaj pentraĵaj dekoraĵoj.


 

  • 12
  • Majo 2024Sunday
Name day: Wszemił, Dominik, Epifani, Nawoja, Domicjan
Weather forecast:
  • 11oCNow
  • 18oCTomorrow
  • 17oCDay after tomorrow